Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero...

12
ISSN:0871-9241 Nia Bulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação Portuguesa de Esperanto Rua Dr. João Couto, 6- A, PT-1500-239 LISBOA • +351 +217 141 359 • [email protected] • www.esperanto.pt Demandu ion ajn al [email protected]! pĝ.3 Reaperas Apontamentos Gramaticais de Esperanto Plian volumon da solida klareco. Pĝ.7 Lisbona Zamenhoffesto Festiĝos triopa jubileo la dekkvinan de de- cembro: 125 jaroj de esperanto, 120 el kiuj en Portugalio, kaj 40 jaroj de P.E.A. Pĝ. 3 K ursfinaj ekzamenoj sideje Ok lernantoj al la sekva nivelo. Pĝ.8 A niĝkvanto rekreskas en 2012 sed ni ankoraŭ nanas ĉe U.E.A. Temas pri kresko je novaj membroj, eĉ se daŭre la totalo ŝrumpas pro forpasoj. Sed por la Komitato gravas kotizoj; legu pĝ.6-7 26-a R.P.E.: Palmelo, 2012.10.06-07 B onegaj kondiĉoj sed m alamasa ĉeesto Nur dektriopo ĝuis belan veteron kaj interesan programon en tre bona ejaro. Pĝ.4-5 MARTA La tuta Eduardo NOVEMBRO : plena verkarlisto Kion krome verkis la aŭtoro de Fetorafero, honore menciita en la Hanojaj B.K.j? Pĝ.10-11

Transcript of Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero...

Page 1: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

ISSN:0871-9241Nia BultenoJ U L H O - S E T E M B R O 2 0 1 2 J U L I O - S E P T E M B R O • N u m e r o 9 5

I n f o r m a B u l t e n o d e P o r t u g a l a E s p e r a n t o - A s o c i oBolet im Informativo da Associação Portuguesa de EsperantoRua Dr. João Couto, 6-�⁄�A, PT-1500-239 LISBOA • +351 +217 141 359 • [email protected] • www.esperanto.pt

Demandu ion ajn al [email protected]! pĝ. 3

Reaperas Apontamentos Gramaticais de EsperantoPlian volumon da solida klareco. Pĝ. 7

Lisbona Zamenhoffesto Festiĝos triopa jubileo la dekkvinan de de-cembro: 125 jaroj de esperanto, 120 el kiuj en Portugalio, kaj 40 jaroj de P.E.A. Pĝ. 3

Kursfinaj ekzamenoj sidejeOk lernantoj al la sekva nivelo. Pĝ. 8

Aniĝkvanto rekreskas en 2012 sed ni ankoraŭ nanas ĉe U.E.A.Temas pri kresko je novaj membroj, eĉ se daŭre la totalo ŝrumpas pro forpasoj. Sed por la Komitato gravas kotizoj; legu pĝ. 6-7

26-a R.P.E.: Palmelo, 2012.10.06-07

Bonegaj kondiĉoj sed malamasa ĉeestoNur dektriopo ĝuis belan veteron kaj interesan programon en tre bona ejaro. Pĝ. 4-5

MARTA

La tuta Eduardo NOVEMBRO: plena verkarlistoKion krome verkis la aŭtoro de Fetorafero, honore menciita en la Hanojaj B.K.j? Pĝ. 10-11

Page 2: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

2 Nia Bulteno 95 (2012.07-09)

Eĉ ĉiuj malsufiĉas, ĉefe se, kiel ĉe ni (la portugalia esperantistaro), eĉ ĉiuj estas malmultaj. Jen plia pruvo, la ĵusa R.P.E. — kie malesto de unu aŭ du aŭ dek el ni kaŭzis korŝiran vaston da malplenaj seĝoj. Krome, ne nur pro statistika skalefekto nia malmulteco malutilas al ĝuinda komuno: Troe ni estas memmaniu-loj, troe ivaj vidi sin unuope kiel malsamaj, apartaj, sia-

-specaj — kaj tial neindaj je kuna laboro. Tion ŝanĝi ne eblas, estas nia fato, ŝajne, sed eblas tion kompensi per multiĝo: Jen ankaŭ la ĵusa sidejkursaro, kun neku-tima diplomiĝo de lingvo-lernintoj: Se kvalito nin ope unikigas, kvanto nin are normaligu, pensas via red.

Nia Bulteno (informa bulteno de Portugala Esperanto-Asocio)

N-ro 95 (2012.07-09) ISSN:0871-9241Redaktis: A. M������-TuválkinReviziis: A. S. A������; Eduardo

C������; Nuno M��������Eldonkvanto: 280 ekzemplerojAbono (4 n-roj/j., nur ekster PT):

⅕ de via landa M.A. de U.E.A.Unuopa ekz. (92-95): 5,00 €Rete: http://www.esperanto.pt/dok/nb095.pdfFinkompostita en: 2012.12.03Limdato por NB96: 2012.12.31Kontakto: ‹[email protected]

Portugala Esperanto-

-AsocioAssociação Portuguesa de Esperanto

(pessoa coletiva de utilidade pública) ◉ sabate 15:00-19:00; sideje �✉ Rua Dr. João Couto, 6 r/c A

PT-1500-239 LISBOA �℡ +351 217 141 359 ⌕ �℻ +351 261 988 181� �✉ �⃢� ‹[email protected]› (português)

[email protected]› (esperante)� �⌂ �⃢� http://www.esperanto.pt/� ◉ �⃢� ‹[email protected]›� ◉ �⃢� http://www.facebook.com/pages/Portugala-

Esperanto-Asocio/142303665812941 �⃡⾔ ‹[email protected]› (traduções)

CAE: 91331 NIF: 501 547 312Fondita en 1972.04.25Landasocio de U.E.A. ekde 1979

Kom.-Obs.: Faria de B�����Membroj: 96(+63) en 2012.12.03Monata kotizo: 3,00 €

(emeritoj kaj sub-18-jaruloj: 2,00 €; nepagpovaj: 0,00 €) Aniĝkotizo: 5,00 €

Pagojn al bankkonto: (BIC: CGDIPTPL) IBAN: PT50 0035 0640 00 025 961 430 49 aŭ NIB: 0035 0640 00 025 961 430 49

G����������: (ekde 2011.03.26)Ĝeneral-Asemblea Stabo:

[email protected]›Prezidanto: Alexandra P��Sekretarioj: Rui Q. V������

Francisco M���

Estraro: ‹[email protected]›Prezidanto: José M������Vicprezidanto: Wílson B������Sekretario: ‹[email protected]

Iuri G�����Kasisto: ‹[email protected]

Vítor M������Voĉdonantoj: Luís O�������

A. M������-Tuválkin Nuno M��������

Kontrol-Komitato: ‹[email protected]›Prezidanto: A. da Silva A������Revizoroj: Alcino A����

Miguel B������

N���������� P�������:Lernado: ‹[email protected]

Nádia P����; Iuri G�����Libro-Servo: ‹[email protected]

(vd. ‹http://esperanto.pt/dok/katalogo.pdf›) Rui Q. V������

Biblioteko: ‹[email protected]› Wílson B������ (periodaĵoj) Wílson B������ (eltondaĵoj) M������-Tuválkin (diversaĵoj) (vakas) (fotarkivo) A. S. A������

Gazetaro: ‹[email protected]› (vakas)

Eldonoj: ‹[email protected]› A. M������-Tuválkin

Subvencioj: (vakas)Ekspozicioj: (vakas)Komputservo: ‹[email protected]

Nuno M��������; Luís O��-�����; A. M������-Tuválkin

Sidejmastrumo: Pedrosa A����; Marta M������

H������ M������:António da Silva A������Olga Serra Marques A������ �⚰Manuel de F������ �⚰Alsácia Fontes M������ �⚰Alberto Pedro da S���� �⚰Adelino Franco S����� �⚰Manuel Maria Sousa T������� �⚰

J������� S�����:Portugala Esperanto-JunularoJovens Esperantistas de PortugalFond.: 1993 Membr.: 11

(L.S. de TEJO ekde 1996)� �⌂ �⃢� http://www.esperanto.pt/pej.htm �✉ �⃢ ‹[email protected]›◉�✉�℡ ĉe P․E․A․

A���� L����� O��������:(sendependaj de Portugala Esperanto-Asocio)

Regiona Esp.-Asocio (Ourém)� �⌂ �⃢◉�✉�℡: (anoncotaj; NB 90 :4)Saluton! — Cooperativa dos Amigos

do Esperanto e da Natureza �✉�⌂ Avenida Bissaia Barreto, 2

PT-3360-191 PENACOVA

L����� R�������������:U.E.A.: Manuel P��������TEJO: (vakas)E.E.U.: Luís L������; José M������ILERA: Francisco M��� (CT1CGE)EJA: Faria de B�����SAT: Pedrosa A���� (kotizp.)IKEK: Alcino A����

L���� S������:PLUS — Portugala Loka Unua

Sekcio (nordokc. sekcio; neag.)Repr.: Nuno M��������Fond.: 2002 Membr.: 20 ◉ Kafejo “O Piolho”, Leonplaco,

Oporto (antaŭavertu!) �✉ Rua Paulo da Gama, 550-12º A

PT-4150-589 PORTO �✉ �⃢ ‹[email protected]›� �⌂ �⃢� http://www.esperanto.pt/plus.htm

N������ ��� R���������Ekz.: «NB 12: 3-4» indikas pĝ. 3 ĝis 4 de Nia Bulteno n-ro 12. Ali-aj: Bb (Bubo); IL (Informa Letero); ELV (Esperanto — Língua Viva); NS (Nia Stelo); LK (La Karavelo); RPE (Revista Portuguesa de Espe-ranto); SI (Saudação Informilo).Sgnf. de logotipo kun numero:�� 1234 / 567 aŭ �� 1234: asociano;�� 12. 345: Libro-Serva varkodo;bibl.: �� B 1234 aŭ �� B A123: libro k.s.; �� i 123: periodaĵo; albumoj: �� F 1234: foto; �� G 1234: eltondaĵo.

Page 3: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

Nia Bulteno 95 (2012.07-09) 3

LINGVO:P․E․A․ lanĉis retpoŝtan tradukservon (portugal- kaj esperant-lingve), cela-tan al la ekstera publiko: Mesaĝoj al ‹[email protected]› sendiĝas al skipo da 3 spertaj tradukemuloj ki-uj reagos pli malpli rapi-de. Ĝi celas komplemen-ti la maŝintradukajn ser-vojn de, i.a., Google (http://translate.google.com/). AMT

INFORMADO:

“Praajlare”La 19-an de septembro vespere okazis prelego pri esperanto gvidata de Iuri G�����, en Casa Ama-rela / CACAV, de Alhos Ve-dros (*), mun. Moita — lo-ka kultura organizo, kiu iniciatis la eventon. Ĉees-tis ĉ. 20 personoj, inkl. la loka Komunumestro, kaj asociano M������-Tuvál-kin. Malgraŭ iama loka agado pri esperanto (Au-gusto P������ Júnior, António Serafim D���, k.a.), la temo estis pres-kaŭ nova por multaj el la ĉeestantoj, kiuj elmetis demandojn dum la ko-lokva parto, pleje intere-sajn. Interkonsentiĝis eb-leco pri baznivela kur-so okazonta en tiu sama ejo, en 2013. AMT(*) Urbeto & komunumo Alhos Ve-dros, duonŝerce asimilita Praajlaro.

ARANĜOJ:

Zfesto kun tri jubileojLa 15-a de decembro, Tago de Zamenhof kaj de la Esperanta Literaturo, trafos sabaton en 2012 kaj ĝin nia asocio festos per tutpos�agmeza sesio en sia si-dejo — kutima laŭ loko/tago, speciala laŭ la progra-mo. Ĉe�eme rolos triopa jubileo:

125 jaroj de esperanto (1887․06․02: publikigpermeso de la Unua Libro),

120 jaroj de esperanto en Portugalio (1892: unua lernlibro, de Jayme Heinlein F�������), kaj

40 jaroj de Portugala Esperanto-Asocio (1972․05․10: fonda ĝeneralasemblea kunveno).

Tri programeroj inspiriĝis kaj pritemos po ĉiu el tiuj vojmarkaj eventoj. Krom tiu rigardo al la pasinto, la estonto prezentiĝos per la publika transdono de di-plomoj pri esperanto-kapableco (je baza kaj meza niveloj) al la ekzamenitoj de la antaŭa semajno (p. 8). La salonan programon komplementos paralela bu-fedo en la saloneto kaj la servoj de la vendejo kaj ofi-cejo, kiel en kutima sabato.

Programo:12:00 Ariĝo por apudsideja tagmanĝo (neof. prog.)14:00 Atenda periodo kun spektado de fotaroj kaj

esperantlingvaj filmetoj14:50 Bonvenigo, prezento, kaj inaŭguro, fare de es-

trarprezidanto José Manuel M������15:00 Sónia A��������� pri “Esperanto en Portuga-

lio, 1892-1972: deveno, firmiĝo, subpremo” (*)16:15 Gonçalo N���� pri “Zamenhof kaj Volapük” (**)17:30 A. M������-Tuválkin kaj Wilson B������ pri

“Forpasintaj figuroj de nia asocia historio”18:15 Diplomcerimonio, gvide de Nádia P����19:00 Filmo Fetorafero, nova versio (NB 94: 8)19:30 Komuna kantado, gvide de Filipe S��-S��20:30 Adiaŭo kaj disiro / libera programo AMT

(*) Samtema kiel ties magistriga diserto (NB 92: 9) akademie prezentita en 2012.12.04 (vd. NB 96).

(**) Monografio menciita en NB 92: 8. Pro foresto de la aŭtoro, anstataŭanto laŭtlegos kurtigitaĵon kaj ne okazos kolokvo.

Page 4: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

4 Nia Bulteno 95 (2012.07-09)

ARANĜOJ:Dum 2013 okazos en la najbara ŝtato pluraj vizi-tindaj aranĝoj kiujn por-tugalaj esperantistoj po-vos malgraŭkrize ĉeesti: 9-a IRo (NB 93: 9), Madri-do, 2012 .03 .15-17; la 72-a HEK, Saragoso, 2012 .05 .03-05; kaj la 86-a SAT--Kongreso, en Madrido, 2012 ․07 ․28-08 ․04. AMT

GASTOJ:

ĈEL ĉe niLa semajnfinon 2012 .11 .17-18 vizitis Lisbonon Jiǎng Lìmín / 蒋 利民, re-dakciano de El Popola Ĉi-nio kaj vicdirektoro de Ĉi-na Esperanto-Ligo (http://chinareports.org.cn/zz/qgsx/) kiu nune deĵoras en la Libro--Servo de U.E.A. Lin ak-ceptis en la sidejo estra-rano M������-Tuválkin, ĉe kiu li informiĝis pri la landa movado. Donace-toj interŝanĝiĝis kaj li ri-cevis ekzempleron de la esperantlingva prospek-to pri Sintra, kie li poste sola turismadis. AMT

Scenoj el Palmelo: Podie ambaŭ Mar-tins-estraranoj prezentas la eventon, dum montriĝas fotoj de pasintaj aranĝoj (ĉisube). Kvaropo el la “suda bordo” pre-tiĝas al la matena kolokvo (meze). Spek-tantoj atentas pri daŭrkulturo (plejmal-supre). Dum la dimanĉa tagmanĝo, Pe-drosa omaĝas la fromaĝon (dekstre).

VESPERTO

VESPERTO

VESPERTO

VESPERTO

Page 5: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

Nia Bulteno 95 (2012.07-09) 5

ARANĜOJ:

Palmelo allogis, sed ne multajn

▮Nuno M��������

Jam junie Nia Bulteno 94 anoncis la 26-an R.P.E.on en Palmela. Ne man-

kis informoj per pea_diskut. Ankaŭ ĉe fa-cebook estis pria paĝo. Iom poste ape-ris aniĝpaĝaro en esperanto.pt kaj aniĝin-toj (el ambaŭ retejoj) estis 35 (*).

Parto-prenintoj estis tamen dek tri (el kiuj kvar ne inter tiuj antaŭaniĝin-toj.) Ekskuzoj por ne parto-preni mal-multis kaj estis pleje bazlernejaj.

R.P.E. mem similis al aliaj: estis en nova loko, estis prelegoj kaj vizitoj, no-vaj vizaĝoj, malnovaj temoj, vidinda-ĵoj, bonfarto kaj bonforko. Malsimilis al la ĵusaj, speciale Espinho (NB 92: 6), tio ke ni havis bonan salonon — dan-kendas ja al la urbetestraro la disponi-go de la municipa biblioteko kaj de ti-es plurmediaj aparatoj (kaj pacienco).

Frumatene ekalvenadis homoj, sed nemultaj: Ambaŭ “martinsoj” aŭtis al la iom fora trajnstacidomo por taksiu-mi veturintojn al la urbetcentro, laŭ promeso, sed neniuj venis…

Tiuj du estraranoj podiumis kaj pre-zentis la renkontiĝon; forfalis la “anon-cota” matena prelego kaj anstataŭis ĝin ronda tablo (fakte, seĝringo) kun primovada diskutado.

Post fiŝpladara tagmanĝo, la salo-na sesio pluis: Malgraŭ preskaŭ sen-voĉa, nia prezidanto prezentis pri daŭ-riva kultivo kaj respondis prideman-dojn. Sekve oni spektis subtekstigitan

filmon (**) kaj eksperimentan filmeton produktitan de P.E.A. (***). Samtempe Wílson deĵoris ĉe portebla libro-servo, kie i.m.a. vendiĝis kalendareto (�� 00. 152), sur kies dorsflanko reklamiĝas la R.P.E.oj de 2012 kaj 2013 (pĝ. 12).

Jam vespere dekduo foriris hejmen kaj forgasteje, postlasinte palmele unu fieran verdulon por gardi la eventon. Sekva-matene la dektrio iĝintis... se-po. Oni promenetis al kastelo (bedaŭ-rinde tiam renovigata, sed ne tro) kaj postrestis por ĝui pejzaĝon. Dum kel-kaj esploris la muzean fakon, gvida-taj de Miguel B������, aliaj atente ob-servis ĉirkaŭaĵojn el la plej alta turo, al kiu poste ĉiuj aliaj grimpis, eĉ s-ro Pe-drosa A����, mem plene renoviĝinta (NB 94: 3). Post tagmanĝo homoj adiaŭ-is kaj disiris. Frufiniĝis la 26-a R.P.E.

Same kiel okazas kun kiu ajn even-to organizita ĉu de P.E.A. ĉu de alia or-ganizo, necesas tempo, planado, hom-fortoj, vojaĝoj al la loko, kontaktoj kun apogontoj (urbestraroj k.s.) kaj multaj aliaj detaloj. Oni ankaŭ elspezas mo-non kaj la enspezoj de neregistara or-ganizo tia kia P.E.A. ne abundas (ĉu kvante ĉu kvalite), ĉefe el kotizoj de signifa parto de la asocianoj (pĝ. 6-7).

Eĉ tiel, kelkaj parto-prenantoj sen-honte kritikis la organizadon…

Ĉu eble la aniĝilo por 27-a R.P.E. en Mora aperu kiel eble plej frue? Ĉu eble organizantoj (ja jam komenciĝis) pos-tulu kotizon kaŭ antaŭpagon? Ĉu eble oni luu taksion por ĉiu parto-prenon-to? Mi ne scias… mi lacas. ▮(**) Knabino kun perlo, jam spektita en Zf2005 (NB 89: 9).

(***) Prova versio de Fetorafero (NB 94: 8): Skripto de Edu-ardo N�������; reĝisorado de M������-Tuválkin; vo-ĉoj de Maria R�����, Iuri G�����, Luís O�������; aktor-trejnado de Irina T��������; kromaj dankoj al Olivia-Mar B�����, Marta M������, Rui P����. Vd. NB96.

(*) Ambaŭ daŭre konsulteblaj: http://esperanto.pt/rpe026/ kaj http://www.facebook.com/events/364607373628092/.

Page 6: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

6 Nia Bulteno 95 (2012.07-09)

ASOCIO:

Kie do �mil’ da ni?▮A. M������-Tuválkin

Je sia 40-jariĝo nia asocio havas mal-pli da membroj ol iam ajn antaŭe…

Ŝveligi la anaronLa nombro de anoj de Portugala Espe-ranto-Asocio estas 159 (kp. NB 83: 6-7). La nombro de fluaj esperanto-parolan-toj kiuj loĝas en Portugalio, aŭ kiuj es-tas portugaloj loĝantaj alilande, kona-taj de nia asocio, estas 148. Tamen nur 68 el tiuj estas asocianoj (*).

Tiu ĉi situacio estas dinamika: Ja tre multaj el la novaj membroj de la lasta jardeko asocianiĝis jam post ekkono de la lingvo, kaj nuntempe pli da ho-moj eklernas esperanton ekster la aso-cio ol iam ajn antaŭe (NB 96).

Plia historia novaĵo, kompare kun la P.E.A. de 1972, 1975, aŭ 1987, estas ke ĉe tiuj esperantistoj nemembroj ape-naŭas ia ajn malŝato al la asocio aŭ al la cetera esperantistaro. Kaj fine — in-ter tiuj 67, pluraj estas ligitaj al P.E.A. kiel geedzoj aŭ gefiloj de asocianoj (no-tindas, ke nur du el la ok portugalaj de-naskuloj membras en nia asocio).

Sed, malgraŭ ĉio, veras ke, se jen pli ol duono de la lingvsperta esperantis-taro de la lando restas ekster la asocio, kaj eĉ multe pli koncerne komencan-tojn (*), do klare ĉerpendas el tiu nom-bro la novaj nepre necesaj homfortoj.

Tial, en 2012 la estraro iom malpa-siviĝis pri la varbado de novaj mem-broj inter esperantistoj kaj lernantoj, kaj nove kaj jame konataj. Kontraste al ĵusaj jaroj, la nombro de novaniĝoj notinde kreskis: Ok novaj asocianoj en 2012 — sed neniu en 2011, nur unu en 2010, kaj du en 2009. Espere en 2013 pluos tiu ĉi kresko: Ja ne mankas po-tencialaj asocianoj . (Dum la jaro 2012 ankaŭ ege kreskis la eksanigoj: tridek unu, rekordo de la ĵusa jardeko, ĉefe pro ekscio pri delongaj forpasoj.)

Preter ĉi tiu demando kiel asocia-nigi esperantistojn staras tiu pri kial entute tion fari, pri tio, ĉu la “asocia modelo” plu validas en mondo draste ŝanĝiĝinta koncerne iloj por civitana esprimiĝo kaj kunlaboro. Jen deman-do tro vasta por tiu ĉi teksto: En 2005 (NB 86: 8-9) ni skizis respondon — ĉu jam temp’ está por reanalizo?

Vetkuro al kotizojNe la unuan fojon menciiĝas en Nia Bulteno la nesimpla situacio pri la membro-kotizoj pagendaj al Portuga-la Esperanto-Asocio, cetere ĝia ĉefa kaj preskaŭ sola monfonto (NB 86: 6-7; NB 80: 20; NB 78: 11). Dum kelkaj asocianoj rutine pagas normale ĉe la jarfino (kaj tial nenormale laŭdindas), tro multaj forgesas prie kaj bezonas atentigon.

La membrecparadigmo en nia aso-cio estas ne “abono” (t.e., laŭ kiu oni pagas ĉiujare kotizon por unujara ane-co, aŭ ne) kiel en U.E.A. kaj en plejmul-taj landasocioj, sed paradigmo simila al tiu de akademioj kaj ordenoj, uzata kutime en portugaliaj societoj k.a. ne-registaraj neprofitcelaj organizoj: Anoj ligiĝas “por ĉiam” al la asocio, rajtas eksiĝi kiam ajn je averto (eksigo flan-

(*) Informoj de 2012.12.03. La distingo inter fluparo-lantoj kaj komencantoj (diverstipaj, ink. “eternaj”) es-tas arbitra, varia, kaj ne oficiala. Konataj komencantoj ekster la asocio estas 283, ene 60. La sumo estas do 491 konataj ambaŭnivelaj esperantistoj portugal(ian)oj. La vera totalo supozeblas ĉ. milo. Krome, ni havas kontakton kun 672 pliaj ielaj interesatoj kiuj ne scipo-vas esperanton — same kiel la ceteraj 31 asocianoj.

Page 7: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

Nia Bulteno 95 (2012.07-09) 7

LINGVO:

Lingvaj notoj de ASA reaperas 5a-fojeRee haveblas la libro Apontamentos Gra-maticais de Esperanto, de A. S. Almeida (NB 91: 30). Ĝi prezentas portugallin-gve unuopajn aspektoj de la gramati-ko de esperanto kaj ĉiun klarigas; ek-zemploj kaj avertoj abundas. Supoze-blus ke tian profundan analizon bezo-nas ne komencantoj, ja dume ne kapa-blaj legi ĝin en esperanto — sed jam kvin eldonoj atestas pri ĝia neceso.

Tiuj notoj ekaperis dise, inter 1974 kaj 1979, en Revista Portuguesa de Espe-ranto (*) sed baldaŭ la aŭtoron oni in-stigis librigi la tuton. Libro do aperis en 1978 (RPE 28: 23), ankoraŭ kun la pli simpla titolo Apontamentos de Esperanto (�� 98. 128; �� B 162), kaj kun sur 287 paĝoj nur 88 ĉapitretoj (374 en la ĵusa versio). Sekvis baldaŭ dua eldono, kun multaj plibonigoj kaj jam la nuna titolo; ape-ris tria en 1990 (328 pĝ.), kaj kvara en 1997 (295 pĝ.). La kvina eldono, finpo-lurita komence de 2011 (**), enhavas re-ajn plibonigojn kaj laŭas la nunan por-tugallingvan ortografion. AMTA. S. Almeida: Apontamentos Gramaticais de Esperanto. Portugala Esperanto-Asocio: Lisbono, 2012. 170× 120× 24 mm³ 190 g 203 pĝ. 12,50 €. ISBN 978-972-9471-38-1. �� 01. 024; �� B 3415; http://www.lulu.com/product/14834137. (⬆)

(*) RPE 10: 83; RPE 14: 14; RPE 15: 47; RPE 16: 79; RPE 17: 107; RPE 18: 7; RPE 19: 8; RPE 20: 16; RPE 24: 10-11; RPE 25: 50-51; RPE 26: 68; RPE 27: 103-104; kaj RPE 28: 21-22.

(**) La antaŭa eldono elĉerpiĝintis fine de 2010; pri la malfruo reeldoni kulpas ne la aŭtoro.

�����������������������

���������������

����������������������������

���������

���������������������������������������

ke de la estraro pro longa nepago aŭ nekontakto estas provizoreca), eksiĝin-toj rajtas novaniĝi iam poste (sed tiun rompon oni konsideras pli signifa ol flegman «Mi ne abonis ĉijare…»), kaj ankaŭ eblas ke nepagitaj kotizoj aku-muliĝas eĉ je jaro post jaro. Tio ebligas / devigas al ni membradministradon nekutiman en Esperantio (**).

Tial, la nombro de P․E․A․-anoj rapor-tata ĉiujare al U.E.A. — ties «aligitaj membroj» (***) —, estas kutime esprima-ta pere de du sumeroj, ekz. «96(+63)» (pĝ. 2; NB 83: 7), kio signifas 159 agnos-kitajn membrojn sed ke la kotizmono ricevita dum la lasta jaro egalas al la kotizo de nur 96 anoj (la preciza kalku-lo estas pli detaloza…). Tio permesas al ni pagi nian kotizon al U.E.A. pro-porcie al la (malmulta) kotizmonon ki-un ni ricevas de nia membraro, sed an-kaŭ, dum tiu ne superas centon da tiaj “membro-ekvivalentoj”, signifas ke la reprezentanto de nia asocio ĉe la Komi-tato de U.E.A. estas ne plenrajta komi-tatano “A” sed simpla observanto.

Dum la lastaj monatoj okazis apar-ta klopodo pri kotizpagigo, kio, krom la aldonan enspezon kiun la asocio ege bezonas, ebligos ankaŭ verŝajne ŝanĝi tiun situacion, redonante al la P.E.A.-anaro voĉon ĉe la decidorga-no de U.E.A.: Nur necesas enspezinti (per malfrupagoj kaŭ novaniĝoj), fine de 2012, kotizojn proporcie al 100 aso-cianoj. Ĉu ni sukcesos?… ▮(**) Kiu foje kaŭzas eĉ miskomprenojn: Kaj pri anoj (fo-je ofenditaj) kies forlason la estraro misdeduktis el ba-gatelaj kontaktproblemoj, kaj pri anoj (foje ofenditaj) kiuj malprave supozis sin eksiĝintaj post longa sena-verta nepago.

(***) Krom tipa asocia strukturo kun individuaj mem-broj, Universala Espeanto-Asocio estas ankaŭ ia fe-deracio de landaj asocioj (inkl. Portugalan Espeanto--Asocion), kiuj kotizas al ĝi proporcie al siaj anaroj.

Page 8: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

8 Nia Bulteno 95 (2012.07-09)

LERNADO:

Ekzamenoj sidejeLa trian de decembro 2012 finiĝis la si-dejaj kursoj, baz- kaj mez-nivelaj, (NB 94: 7) per ekzamensesio, kiu estis an-kaŭ malfermita al memlernintoj kaj alikursanoj. Entute atendatis ĉ. 20 ho-moj; ĉeestis ses; du pliaj ekzameniĝos la postan semajnon. Ĉiu kandidato res-pondis skriban demandaron kaj sub-metiĝis al parola testo kiu daŭris po ĉ. 15 min. Por ĵurianoj en la parola testo estis invititaj Wilson B������, Eduardo C������, kaj Luís L������, kiuj tamen ne ĉeestis; ilin anstataŭis la du ĵusins-truintoj. La demandaron de la baza ni-velo kunmetis A. M������-Tuválkin kaj Wilson B������, kaj tiun de la me-za Iuri G�����; la korektadon faras ski-po kiu inkluzivas tiujn tri plus Nádia P����, Alexandra P��, kaj A. S. A����-��. Ekzameniĝo (kaj inkl. diplomiĝo: pĝ. 2) kostis 20,00 €; senpage por sidej-kursanoj kaj asocianoj. AMT

LERNADO:

Nova salutonestroLa instruadon de esperanto en la lisbo-na pensiula asocio «Saluton!» (NB 91: 25) transprenis oktobre Wilson B����-�� el Eduardo C������. La nuna grupo da 6 lernantoj ĉeestas horan lecionon merkrede je la tria pos�agmeze. Novaj kursanoj tu�empe akceptatas. AMT

LERNADO:

Bovisto 4 kursojn!Miguel B������ vastigas sian kursins-truagado: Al la jamaj (vd. NB 94: 7) aldo-niĝis Universidade dos Coruchéus (Lisbo-no), kie grupo da 12 lernantoj pensia-ĝaj ĉeestas unuhoran lecionon altern-semajne laŭ Esperanto: Curso Elementar em 20 Lições, de Manuel S. T������� (�� 01. 006: 3,60 €; vendata kun korektaro). Li estas ankaŭ invitita gvidi en 2013 in-tensivajn kursojn en Oporto kaj Horto, subtene de lokaj instancoj. AMT

HOMOJ:

Memore pri Manuel R���Forpasis 83-jaraĝa en ju-nio 2012 Manuel R���, elstara intelektulo por-tugala kiu eklernis espe-ranton en 1999 kaj diplo-miĝis kiel altnivela kur-sano en 2003, kune kun Iuri G����� kaj Cosme R�����. Nekrologo en lia-partia gazeto Avante! (aŭg. 23) sciigas krome ke li pri nia lingvo «verve varbadis» («fazia caloro-sa propaganda» �� G 0663).

kisto el la lingvoj angla, hispana, franca, kaj ita-la. Pli frue en lia kariero li okupiĝis pri matemati-kinstruado kaj pri filma-do: Unue kiel teknikis-to, poste kiel muntisto, klubprogramisto, kaj re-ĝisoro (kina kaj televida; NB 89: 13). En P.E.A. li se-kretariis la Kontrolkomi-taton (en 2001-2005) kaj la Asemblean Stabon (en 2005-2007). Restas me-moro pri liaj vasta klero, diskreta afablo, kaj mal-naiva engaĝo. AMT

ANCXJO

Lastajn jarojn li agadis plentempe kiel faktradu-

Manuel R��� en 2005

Page 9: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

Nia Bulteno 95 (2012.07-09) 9

LITERATURO:

Meridianoj premiitajSekve de tiea jarkomen-ca prezentiĝo (NB 92: 10), la 20-an de oktobro rice-vis la verkinto Henrique M������ premion “Pres-tígio UniQ” al lia duling-va poemaro Meridianoj (NB 91: 32), atribuitan de loka kulturklubo Teatro Som das Letras (Queluz ���). Malgraŭ peto de la aŭtoro (ĉiam ema komu-nigi laŭdojn al la tradu-kinto, A. S. A������) ne eblis ĉeesto al la invititaj esperantistoj, kaj do laŭ-plana dulingva deklama-do ne povis okazi. AMT

INFORMADO:

MalTEDe kaj “ludeme”La anoncita TEDx-konferenco (*) en Madrido (15-an sept.; NB 94: 3) rete spekteblas i.a. ĉe http://www.youtube.com/watch?v=doNEawgNf0A. Evidentiĝas ke la kurioza novvorto "indjano" en la biografio de la prelegonto, bilbaano David de U�����, erarigis multajn (kaj min!) pri la te-mo (**). Nenia specifa rilato al amerikindiĝenaj lingv-rajtoj — la prelego estis ja «en esperanto kaj pri espe-ranto kiel lingva liberprogramaro!», kiel la prelegon-to mem trankvilige informis la dubemulojn eksciin-tajn pri lia noveco kiel esperantisto. Dum la prelego mem, brilis nekutima kombino de freŝesperantista entuziasmo (***) kun malnaiva pritakso de tre aktu-alaj demandoj pri libera ilar-uzo kaj -elekto, flanke de homo kun vastaj spertoj en la “normala” mondo. La kutimajn argumentojn (neŭtraleco & facileco) li interpretis vigle kaj freŝe, kaj ĉe�eme la analogion inter homa lingvo kaj so�varo (kvankam ne nova) li prezentis tre trafe, koncize, kaj komplete, antaŭ publiko konvinkiĝanta ĝis fina staraplaŭdo — kiun ne ĝenis la nenecesa uzo de “ekzota” lingvo, ensor-bintan la enhavon el surekranega teks�raduko. La lingvnivelo, eĉ se ne plene glata (ĉu "ludemulo" tra-fas por la anglaĵo "hacker", eĉ laŭ hispana uzo?), estis tamen atentinda kaj ŝtopplena je trafegaj esprimoj kiuj verŝajnas “instantaj ŝlagroj”: Jen "samtavolano", "naturlingvo", aŭ "programaro". Ancxjo(*) Aliaj TEDx prelegoj pri esperanto kaj rilataj temoj: Tim M�����, en Cambridge (Britio), 2012.03, pri bazlerneja lingvinstrua propdeŭtiko per esperanto (http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg); Fabrizio A. P����������-��, en Torino, 2010.10, pri esperanto kaj lingva Darwin-ismo (http://esperanto.torino.it/nova/?p=515); Benny Lewis, en San Antonio (Usono), 2011.10, pri prakti-ka memlernado de fremdaj lingvoj — li mem esperantisto poligloto (http://www.fluentin3months.com/tedx/); Sandra F�����-Martins, en Oporto, 2011.03, ple-de por simpla, sentrompa lingvaĵo en kontraktoj kaj porklientaj sciigoj (http://www.ted.com/talks/sandra-fisher-martins-the-right-to-understand.html). (Vd. ank. esperan-tajn tradukojn de diverstemaj TED-prelegoj http://www.ted.com/pages/286?lang=eo.)

(**) Jen (metafore) «indio: elmigrinto (al “Hindioj”) kiu revenis al sia hejm-loko kun freŝaj ideoj»: "Indjano", paronimo de "indiano", estas kreaĵo de Fernando de D���� (NB 88: 10-11) — kaj eble unu el la plej mistrafaj. U���-�� kaj liaj samkooperativanoj nomas sin tamen indianoj, metafore, kaj sian teĥnologikonsultentreprenon Las Indias Electrónicas (http://lasindias.com/).

(***) Pretere, la sukceson madride antaŭ ĝenerala publiko sekvis movada konflikto en Bilbao inter la “indjanoj” kaj la loka klubo. Tiu rapide disfa-miĝis rete kaj altiris la atenton de i.a. HEF, Libera Folio, kaj… G. Silfer. Le-gu i.a. http://www.liberafolio.org/2012/la-esperanto-klubo-en-bilbao-timas-201dindjanan201d-atakon.

HOMOJ:

FS ̃hejmenMultajn siajn personajn esperantaĵojn la karme-mora movadestro Fran-co S����� (NB 82: 6) gar-dis sideje — ja liaj espe-rantaj projektoj estis plej-parte asociaj. Estis do ag-rabla surprizo kiam ok-tobre venis familia invi-to ekposedi pliajn post-lasaĵojn: Abundo da lete-roj, fotoj kaj dosieroj (kla-sifikotaj), plus libroj, ga-zetoj, kaj kasedoj, alpor-titaj sidejen de estrara-noj WB kaj AMT. AMT

Page 10: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

10 Nia Bulteno 95 (2012.07-09)

LITERATURO:

Plena verkaro de Eduardo N�������La publikigita verkaro de Eduardo N�-������ (mallonge EdNov, verknomo de portugala esperantisto José Eduar-do Rosa C������: NB 94: 8) konsistas ĝis nun el 65 eroj (*), aperintaj en sep mal-samaj periodaĵoj kaj en du libroj. La tu-to dividiĝas proksimume egale inter tekstoj originalaj kaj tradukitaj, sed menciindas ke dek-kvinon el ĉi-lastaj aŭtorintis portugallingve li mem.(**)

Tradukita poezio“Novaj Olimpiaj Ludoj” (F. S�����): In-

formilo 4/92(= 67) (1992 .07-08): 9 Ⓚ❀.“Universaleco” (Fernando S�����): In-

formilo 1/93(= 70) (1993 .01-02): 8 Ⓚ❀.“Infaneco” (Fernando S�����): Infor-

milo 84 (1995 .05-06): 10 Ⓚ❀.“Memorŝtono de 1945” (F. S�����): In-

formilo 6/93(= 75) (1993 .12): 14 Ⓚ❀.

Originala poezio“La Hundejo de S-ro Smito”: Informilo

76 (1994 .01-02): 14-15 Ⓚ. La Karave-lo 1 (2007 .10): 21.

“Plezuro”: Sennaciulo 1221 (2007.03): 44 ※. La Karavelo 1 (2007 .10): 22.

“Revi sen revo”: Informilo 147 (2007 .07-09): 5 ※.

“Ateista Preĝo”: La Karavelo 1 (2007 .10): 22.

“Du-Monat-Aĝa Malamiko”: La Kara-velo 3 (2007 .12): 10.

“Kion mi volus iĝi”: La Karavelo 4 (2008 .01): 22.

“Revado”: La Karavelo 4 (2008 .01): 22.“Finfine Paco”: La Karavelo 11 (2008

.09-10): 8.“Graveco de Sengravuloj”: La Karavelo

11 (2008 .09-10): 8.“Orgasmo”: La Karavelo 12 (2008 .11-12): 12.

Originala prozo“Spaeciala Rakonto”: Etaj Rakontoj:

119-127.“Pri Sinjoro Silva”: Sennaciulo 980

(1987 .01): 3 ❀.“Kiel Leonelo mortigis sian patrinon”:

La Karavelo 19 (2009 .12): 17-18.“Liberaj Tempoj”: Liberaj Tempoj

(2010): 19-123.“Paradizero en Infero”: La Karavelo 21

(2010 .06): 21-23.“Legendo pri Egas Moniz”: La Karave-

lo 22 (2010 .09): 14-15 (kolofone mi-se «de Egas Moniz»).⚄

“Legendo pri Martim de Freitas”: La Karavelo 23 (2010 .10): 15.⚄

“Legendo pri Mem Ramires”: La Ka-ravelo 24 (2010 .11): 16 (kolofone mise «Mem Martins»).⚄

“Legendo pri Deu-la-Deu Martins”: La Karavelo 25 (2010 .12): 10-11.⚄

“Naiva Elreviĝo”: Monato 32/12 (2011 .12): 21 ⁕.

Nefikcia prozo (*)“Al-Madan Pasteĉoj”: Informilo 138

(2005 .04-06): 15 ※.“Mia Fenestro estas… Belvedero”: In-

formilo 139 (2005 .07-09): 8 ※.“Tornistro-Furoro”: Informilo 140

(2005 .10-12): 5 ※.

(*) Ne enestas ĉiliste multaj portugallingvaj artiko-loj pri esperanto kaj rilataj temoj (pleje el verknomo EdRo), kaj ankaŭ ne iuj neliteraturaj tekstoj esperant-lingvaj. Same ne la premiita dramo “Fetorafero”, pu-blike prezentita ĝis nun nure kiel filmskripton (p.3).

(**) El pli famaj aŭtoroj, du kromajn homoj (parte sam-nomajn) oni ne miskomprenu kiel pliajn heteroni-mojn: Orlando José Rosa C������ estas frato de nia aŭtoro, kaj Eduardo D���� estas iama laborkolego lia.

Page 11: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

Nia Bulteno 95 (2012.07-09) 11

“Karuselo”: Informilo 141 (2006 .01-03): 10 ※.“Azenrajdadoj”: Informilo 142 (2006

.04-06): 14 ※.“Ĉu ankaŭ nia Moruo?”: Informilo

143-145 (2006 .07-2007 .03): 19 ※.“Reĝmortigo” (anon.): La Karavelo 5

(2008 .02): 21-22. Kun «notoj de João José S�����».

Memtradukita prozo“La Morto de l’Artisto”: Nia Bulteno 14

(1977 .05-06): 5-6 〶. Sennaciulo (1977 .12?): 9 〶. Etaj Rakontoj: 9-12.®

“Kortuŝa Ploro de Infano”: Monda Ka-ruselo 16 (1980 .02): 15-17 〶. Etaj Ra-kontoj: 21-24.

“Post Domo Ŝtelita”: Revista Portu-guesa de Esperanto 26 (1978 .08): 75-76 〶. Etaj Rakontoj: 15-18.

“Karnavala Trompo”: Etaj Rakontoj: 27-32.®

“Forrabo”: Etaj Rakontoj: 35-39.“Virino Sidanta ĉe Pordsojlo”: Etaj

Rakontoj: 43-48.“La Kalkulilo”: Etaj Rakontoj: 51-56.“Du fungoj kaj unu onidiro”: Etaj

Rakontoj: 59-63.“Arbo duige Fendita”: Etaj Rakontoj: 67-72.“Memmortigo…”: Etaj Rakontoj: 75-78.“Respondo al la Anonco”: Etaj Rakon-

toj: 81-86.“Perdrika Nesto”: Etaj Rakontoj: 89-94.“Amdeklaro”: Etaj Rakontoj: 97-100.“—La Juĝato Leviĝu!”: Etaj Rakontoj:

103-107.“Estis foje… Erao de Timo!…”: Etaj

Rakontoj: 111-116.

Tradukita prozo (**)“Tiu Mielkuko” (Eduardo D����): Nia

Bulteno 39 (1988 .08-07): 6,11-12 @.“La Unua Rakonto” (Ed. D����): Nia

Bulteno 40 (1988 .09-10): 6,11-12 @.

“«Buick»” (Eduardo D����): Informilo 1/90 (1990 .01-02): 9-11 @.

“Netaŭga por la Profesio” (O. J. R. C������): Informilo 1-2/90 (1990 .03-04): 14-15,18 @.

“La Naĝisto” (Romeu C������): Infor-milo 3/1990 (1990 .05-06): 9-12 @.

“Antaŭ la Morgaŭo” (Eduardo D����): Informilo 5/90 (1990 .09-10): 9-12 @.

“Malbonŝanco” (O. J. R. C������): In-formilo 1/91 (1991 .01-02): 9-10 @.

“Vizito je Sunsubiro” (O. J. R. C������): Informilo 3/92 (1992 .05-06): 15-17 @.

“Sciu, Sinjoro Detektivo” (Ed. D����): Informilo 71 (1993 .03-04): 13-11 @.

“La Ambiciuloj” (O. J. R. C������): In-formilo 73 (1993 .08): 12-13 @.

“Aŭtobusa Haltejo” (Eduardo D����): Informilo 110 (2001 .01-02): 9-11 @.

“Kaŝita Fiŝkaptado” (Ed. D����): Infor-milo 113/114 (2001 .07-10): 9-13 @.

“Lasta Toreado en Salvaterra” (Re-bello da S����): La Karavelo 2 (2007 .11): 18-22. Kun «notoj de JJS».

“Dronado de Barkestro” (Raúl B���-���): La Karavelo 6 (2008 .03): 19-20.

“La Infanistino” (Eça de Q������): La Karavelo 7 (2008 .04): 17-19.

“La Trezoro” (Eça de Q������): La Ka-ravelo 8 (2008 .05): 15-18.

“Benplena Mateno” (Trindade C��-���): La Karavelo 9 (2008 .06): 21-23.

“La Ĉemizo” (Fialho de A������): La Karavelo 10 (2008 .07-08): 21-23.

“Baptopatra Nomo” (Gervásio L���-��): La Karavelo 13 (2009 .01): 15-17.

“La Maizbulkoj” (Alfredo de M�����-��): La Karavelo 16 (2009 .06): 19-21.

Notoj: Aŭtoreco atr. al Eduardo N������� en ĉiuj pub-likigoj, malkrom: ※ EdN�� ❀ Eduardo R��� ⁕ Eriko N�����. @ Aŭtoreco neindikita. 〶 Tradukaŭtoreco neindikita. Ⓚ «Gramatikkorektis: António A������» ® Portugallingva originalo publikigita en República, 1949; atr. al Homárius. ⚄ Serio “Iam en Portugalio”.

Page 12: Nia B ulteno - EsperantoNia ISSN:0871-9241 B ulteno JULHO-SETEMBRO 2012 JULIO-SEPTEMBRO • Numero 95 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação

laste ricevita interŝanĝnumero (abonantoj kaj aldonacatoj ignoru)

REMETENTE:Associação Portuguesa de EsperantoRua Dr. João Couto, 6-r/c APT-1500-239 LISBOAPORTUGAL

nº de sócio últ. quota paga foto

annumero lasta kotizpago foto

DESTINATÁRIO:

Ora

ŝild

o, k

un k

arnk

olor

a m

ano,

el

iran

ta e

l la

ŝild

mal

supr

o, te

nant

a ve

rdan

pal

mfo

lion,

met

itan

palis

e,

akom

pana

tan

per d

u ru

ĝaj t

uroj

, mal

-fe

rmita

j el l

a ŝi

ldka

mpo

. Ŝild

supr

e, la

bl

uaj ŝ

ildet

oj d

e la

Por

tuga

lia b

lazo

no,

met

itaj k

ruce

, ŝar

ĝita

j unu

ope

per p

o de

k ar

ĝent

aj m

oner

oj, e

l kiu

j la

du

flank

aj ŝi

ldet

oj p

inttu

rnita

j ŝild

mez

en,

akom

pana

taj p

er d

u pu

rpur

aj k

ruco

j de

San

kta

Jako

bo, ĉ

iu ŝa

rĝita

unu

ope

per p

o un

u or

a pe

kten

o. A

rĝen

ta

mur

kron

o ku

n kv

ar v

ideb

laj t

uroj

. Bl

anka

ruba

ndo

kun

nigr

a de

vizo

“V

ila

de P

alm

ela”

(“U

rbet

o Pa

lmel

o”).

Arĝe

nta

ŝild

o, k

un tr

i ver

daj

triti

kspi

koj k

unlig

itaj p

er ru

ĝa k

ordo

ŝi

ldm

alsu

pre.

Nig

ra b

orde

ro ŝa

rĝita

pe

r ok

oraj

abe

loj.

Arĝe

nta

mur

kron

o ku

n kv

ar v

ideb

laj t

uroj

. Bla

nka

ruba

ndo

kun

nigr

a de

vizo

“V

ila d

e M

ora”

(“U

rbet

o M

oro”

).

Bla

zonb

ildoj

de

Sérg

io HORTA

; te

ksttr

aduk

oj d

e Jo

rge

de M

ATOS.

Port

ugal

a Es

pera

nto-

Aso

cio

26-a

Ren

kon�

ĝo d

e Po

rtug

alaj

Esp

eran

�sto

j

Palm

ela,

201

2.10

.06-

0727

-a R

enko

n�ĝo

de

Port

ugal

aj E

sper

an�s

toj

Mora,

201

3.10

.04-

06